PACO SUR LA UNUA LOKO!

Share on facebook
Facebook
Share on twitter
Twitter
Share on linkedin
LinkedIn

Ni, loĝantoj de la meza Eŭropo, estas maltrankviligitaj pro la kreskanta eskalado de la milito en Ukrainio. Ni neniam paciĝos kun la frat-murda konflikto de la du plej grandaj kaj iam nedisigeble ligitaj slavaj nacioj. Ni akre protestas kontraŭ rusa agreso en Ukrainio kaj aliaj revanĉismaj postuloj. Tamen ni komprenas ankaŭ la sekurec-zorgojn de Rusio, kiu sentas sin minacata per la nuna politiko de la Nord-Atlantika Alianco. Kaj ĉefe ni solidaras kun la loĝantoj de Donbaso, kiuj plej suferas pro la sekvoj de la milito kaj ni postulas konsekvencan protekton de iliaj naciaj, sociaj kaj civilaj rajtoj. Ni plej multe simpatias kun ĉi tiu popolo, ĉar ili estas la plej suferantaj kaj ili plej kruele pagas pro nekapablo de politikistoj plenumi siajn promesojn.

Niaj nacioj tre bone memoras, kio estas okupacio. Ni neniam paciĝis kun ĝi kaj ni neniam forgesos tion al la okupaciantoj, kvin armeoj de la Varsovia Pakto. Sed niaj nacioj eterne memoros la saĝecon de politikistoj, kiuj ne permesis, ke la sango de miloj da senkulpaj homoj estu verŝita. Paco estas malfacila laboro, ĝi postulas de potenculoj empation kaj solidarecon kun la homoj, kiujn ili devas protekti kaj defendi. Sango estas verŝata en Ukrainio hodiaŭ, la Rusa Federacio invadis ĝian suverenan teritorion kaj ni, la subskribintoj de ĉi tiu alvoko, sendube kondamnas la agon de agreso. Ni deklaras, ke ni kontraŭas ajnan politikon, kies daŭrigo estas militoj. Ni tenas ĉi tiun principon konstante, ĉiam, en la pasinteco, hodiaŭ kaj en la estonteco, sendepende de tio, kiu potenco komencis la militon. La milito jam disverŝiĝis en homajn mensojn, ni batalas unu la alian anstataŭ serĉi elirejon kune, ne la malamikon. Je la fino de ĉiu armilo estas homa vivo, tial ni estas kontraŭ la pligrandigo de armilaro kaj kontraŭ la liverado de armiloj al iu el la militantaj partioj.

Ni bonvenigas, ke ambaŭ malamikaj tendaroj – kaj Moskvo kaj Kijevo – komprenas, ke ĉi tiu konflikto povas esti finita nur per diplomatia intertraktado. Sed samtempe ni vidas, ke ili ne povas trovi manieron atingi ilin. Tio, ke batalantaj ŝtatoj obstine faras maksimumajn postulojn aŭ eĉ rifuzas pacintertraktadojn, ne estas nekutima en militoj de ĉi tiu speco. Tio estas nur pruvo, ke ili ne kapablas eliri el la sakstrato, el kiu nur grandskala diplomatia ofensivo povas helpi ilin eliri. Lige kun tio nin maltrankviligas, ke la internacia komunumo, precipe okcidentaj agantoj, ankoraŭ ne faris komunan premon por komenci intertraktadon. Ni do alvokas la reprezentantojn de niaj ŝtatoj, precipe la registarojn de la Slovaka kaj Ĉeĥa Respublikoj, ke anstataŭ sendi armilojn, plilongigi la militon kaj pluan sangoverŝadon, ili faru maksimuman premon por diplomatia solvo de la konflikto, ke ili uzu ĉiujn siajn kontaktojn, internacian influon kaj komparajn avantaĝojn rezultantajn el unika kultura kaj geopolitika pozicio por ĉesigi la sangoverŝadon en Ukrainio kiel eble plej rapide.

Milit-avidaj homoj provas diri al la mondo, ke interkonsento signifas kapitulacon, ke interkompreniĝo ne eblas kaj ke paco povas esti establita nur per la venko de unu kaj la malvenko de la alia. Sed historia sperto montras al ni, ke tio ne estas vero, ke homoj kiel James Carter, Javier Pérez de Cuéllar aŭ Henry Kissinger atingis pacon per intertraktado kaj ne hazarde ili ricevis la Nobel-premion pro tio. La komenco de intertraktadoj ne estas ekskuzo por militkrimoj. Intertraktado ne signifas dikti kapitulacon al Ukrainio. Kaj intertraktado ne signifas ignori la dezirojn de la koncernatoj. Intertraktadoj estas necesaj rimedoj por atingi batalhalton, por malhelpi pliajn suferojn kaj disvastiĝon de la konflikto. Ĉiu plia tago de milito signifas centojn da pluaj viktimoj mortantaj pro celoj, kiuj estas malpli kaj malpli realaj.

Estas maltrankvilige, ke la Eŭropa Unio ne ludas sian propran ludon en ĉi tiu prokura milito inter la du superpotencoj. Sed estas freneze, se ĝi faras paŝojn, kiuj minacas ĝian propran energetikan kaj nutraĵan sekurecon, eĉ ĝian ekzistadon mem. Tial necesas, ke la eŭropaj gvidantoj akceptu la deklaron, ke ili ne interesiĝas pri la daŭrigo de la milito kaj adaptu la sekvan strategion laŭe. Eŭropo devas unue zorgi pri la restarigo de la paco sur la kontinento, kaj por tio ĝi devas ellabori strategion por fini la militon kiel eble plej baldaŭ. Daŭrigo de la milito ne estas kaj ne devas esti la solvo de la problemo. Kaj niaj landoj ne devas stari flanke, sed devas ludi aktivan rolon en la diplomatia solvado de la konflikto.

Ni alvokas la ŝtatestrojn, kiuj solaj kapablas ĉesigi ĉi tiun frenezecon, ke ili montru kuraĝon kaj respondecon por la popolo, kiun ili gvidas. Ni alvokas la malamikajn flankojn trovi la kuraĝon sidiĝi ĉe la intertrakta tablo kaj serĉi eliron el ĉi tiu mortiga situacio kun malferma menso. Ni alvokas niajn hejmajn politikistojn ne forgesi siajn civitanojn, ilian sekurecon kaj iliajn bezonojn. Balotoj havas signifon nur tiam, se la elektitaj komprenas la respondecon, kiun ili prenas. La volo de la civitanoj de ĉiu libera respubliko estu la supera leĝo. Milito ne estas en ilia intereso. Politikistoj, agu en ilia nomo!

Top články

Obrázok3

Medzinárodný deň materinského jazyka

Esperanto_obrázok

Posolstvo Svetového esperantského zväzu pre Organizáciu Spojených národov pri príležitosti Medzinárodného dňa mieru 21. septembra 2023 

Obrazok international samit

MEDZINÁRODNÝ SAMIT ZA MIER NA UKRAJINE

ZJEDNOTENÍ ZA MIER

Svet sa nebezpečne priblížil k novej globálnej konfrontácii. Medzinárodný poriadok je v troskách. Veľmoci dlhodobo podkopávajú zmluvne zakotvené pravidlá účelovým výkladom, ignorovaním zásad mierového spolunažívania i bezohľadnou vojenskou agresiou.

Výsledkom je chaos, pokrytectvo a svojvôľa medzinárodných vzťahov.

V spore o to, kam sme sa za uplynulé štvrťstoročie dostali, niet nevinných. Ľudia sa zhodujú v jednom: všetci chceme mier. Nie všetci však pracujeme v jeho prospech.

Preto považujeme za nevyhnutné zastaviť roztáčajúcu sa špirálu militarizmu, násilia a nenávisti, prihlásiť sa k tradíciám humanizmu, mieru a nenásilia a vyzvať všetkých ľudí dobrej vôle na spoločné prijatie a presadzovanie opatrení, ktoré povedú ku kultúre mieru, spolupráce a bezpečnosti pre všetkých.